La municipo troviĝas proksimume 4,5 km norde de urbo Turnov, kiu estas por ĝi administra municipo. Jenišovice najbaras oriente kun municipo Frýdštejn, sude kun urbo Turnov, okcidente kun municipoj Paceřice kaj Žďárek.
Geomorfologie la municipo falas en Jiĉinan montetaron kaj ĝi estas konsisto de Bohemia Paradizo. La plej malalta loko de la municipo estas Červený dvůr (318 m s. m.), la plej alta magmorokaĵoZabolky (531 m s. m.) super Bezděčín. Subaĵon de la municipo kreas sabloj aŭ argilaj sabloj kun ŝtonoj, kiuj en pli grandaj produndaĵoj ŝanĝiĝas en rokon.